Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Penso min ĝenas per ĉagren'...

Penso min ĝenas per ĉagren':
morti en lito, sur kusen',
forvelki lante, kiel la floret',
kiun mordadas vermo en sekret',
forbruli lante, kiel kandelpeco,
en forlasita ĉambro, en soleco.
Ne, mi ne volas tian sorton,
ne donu, Dio, tian morton!
Mi estu arbo, kiun fulm' trapikas,
aŭ uragano torde elradikas;
mont-roko, kiun al falego brua
tertremo puŝas, ter- kaj ĉielskua.
Se iam ĉiu sklavpopol'
ribelos kun jugrompa vol',
kun ruĝaj vangoj, flago ruĝkolora,
surflage kun devizo sankte-glora:
"Mondolibero!"
kaj tra la tero
de orient' ĝis okcident' ĝi muĝos,
batal' decida pri l' tiranoj juĝos,
jen estu la falo,
sur kamp' de batalo,
la sango junula de l' kor' tie fluu,
kaj lastan jubilon mian superbruu
la arda tumulto, la tinto de ŝtal',
tondrado kanona, trumpeta signal'.
Tra l' korpo defala
amaso ĉevala
spirege galopu al venk' akirita,
min tie lasante de hufoj ŝirita!
Trovita tie estu mia resto,
se sekvos enteriga granda festo,
kaj oni kun funebra marŝ' muzika,
kun vualitaj flagoj, en unika
komuna tombo donos al la tero
martirojn viajn, sankta Mondlibero!